ANARTIST (ESPERANTO)

Komunikoj kaj manifestoj

Komuniko Kontraŭsubprema de Anartist

El la komunumo de artistoj kaj kreantoj, El la libera kaj liberecana komunumo, El la kodumulo-aktivista movado, El la malcentraliza kaj malcentraliziga movado,

El Anartist ni sumigas nian forton kaj solidarecon al tiu de tutaj la homoj kiuj la pasintan semajnon ekiris en la stratojn kontraŭ la subpremo de la Hispana Ŝtato kaj por la liberigo de Pablo Hasel. Ni konscias ke ĉi tiu movado kiu lumigas la stratojn kun sia forto iras preter la esprimo-libereco. Ĝi estas la mizero de la antikva mondo kiu pelas nin al la stratoj por postuli novan mondon. La mizero de vivi en individuisma kaj individuiga socio kiu subpremas kaj kondamnas nin.

Ni volas skribi ĉi tiujn vortojn, ankaŭ, por sendi la varmon de nia komunuma fajreto al ĉiuj niaj najbaroj kaj kamaradoj de lukto. Kvankam ĝi estas malfacila epoko, estas en ĉi tiuj momentoj kiam ni sentas nin kamaradoj. Ni brulas la individuecon kaj vidas nin mem spegulitaj en “la alia”. Ni sentas ke ni ne solas. Ke ni luktas kontraŭ la samo kvankam niaj koroj batas en malsamaj ritmoj.

Ni ŝatus ke nia kolero, nia amo kaj nia forto ne nur luktu kontraŭ la antikva mondo. Ni volas ke ili ankaŭ luktu por nova mondo. Debatante, (de)konstruante, unuigante niajn manojn kaj laboron kaj konigante nian arton; teksante malcentralizan, malcentralizigan, komunuman, ĝustan, federitan kaj liberan socion.

Ni havas sufiĉajn motivojn, sufiĉajn ideojn,

Anartist Komunumo Liberaj iloj por liberaj artistoj Malcentralizu ĉion! Ni portas novan mondon en niaj iloj https://anartist.org

Comunicado disponible en: · CATALÀ: https://blog.anartist.org/anartist-catala · EUSKERA: https://blog.anartist.org/anartist-euskera · ESPERANTO: https://blog.anartist.org/anartist-esperanto · CASTELLANO: https://blog.anartist.org/anartist